domingo, 28 de novembro de 2010

Tekstoj de baRok´


Saluton Karaj Amikoj,
Multaj da homoj demandas min pri la tekstoj de barok´.Mi enmetis ilin cxe ipernity, sed por elsxulti la dosierojn oni bezonas aparteni al la "Ipernity Pro".
Cxi tie vi povos legi la kvarajn tekstoj de la virtuala demo Bataltemp´:
Arbaro, Nobla Dezir´, Bataltemp´kaj Heredo de la Post Milit´.

Nobla Dezir´ (Rafael Milhomem)

Milito, timo kaj detruo,
Popolo jarojn suferis.
Morto, aflikto kaj servuto,
Liberon ni nur ekserĉis.

Esperon, por pli bona celo,
Niaj okuloj ekvidis.
Do, kuraĝo kaj ribelo
En niaj koroj naskiĝis.

(antaŭrefreno) Sorbiĝita de la nobla dezir´
Li batalis por popola anim´.

Regi ili intencis nin,
Sed venke ni montris nian forton.
Niaj glavoj, utilaj estis ili,
Reflektis ili nian volon.

Ili provis trudi al ni,
Iliajn kutimojn, ilian lingvon.
Tio estis vera krim´,
Sed ili ne haltis nian menson.

(antaŭrefreno)

(refreno) Li honoris nian verdan flagon,
Levis ĝin super baroj.
Kaj brileco de la nova tago,
Reflektis espere sur la glavoj.

Kaj la trondra sono de bataloj,
Inspiris lin kuraĝon.
Glore li finis la minacojn,
Ni venkis la fremdan regadon.


Bataltemp´ Rafael Milhomem

Vekiĝu nun,
bataltemp´ alvenas
prenu vian armilon kaj kuraĝiĝu,
vi estu preta

pala luno,
nian venkon atestas
mia glavo soifas justecon,
mi devas esti lerta.

Anĝeloj ploras,
larmoj lavas grundon
tute superverŝita per sango senkulpula.

demonaj krioj,
resonas kiel tondro,
homoj diskuras plentime,
serĉas lokon trankvilan.

(refreno) Kiam mankas leĝo,
glav´ alportas venĝon.
Kiam mankas leĝo,
glav´ alportas esperon.


Sango ŝprucas,
kapoj rulfalas kruele.
Militaj teruraĵoj disŝiras esperon,
per lameno.




vokojn al dioj,
ni povas aŭdi ĉiutempe
aflikton vi povas ne senti plu,
mi portas gloron.

Tro da fibestoj
atendas avide restaĵojn,
restaĵoj de la inertaj kadavroj,
ili ĝiain vundojn flaras

mi venis ĉi tien
por detrui malamikojn
laŭte mi krias,
glora el la plej kruelaj bataloj mi estas.

(refreno)

Post tre longa batalado
Malamikoj kuŝas senvivaj
vento blovas mortodoron.
ĉielaj larmoj lavas la grundon

Postvivantoj nun esperas
ĝojo frapas ĉe la pordo
birdoj en ĉiel´ svingas
kun espero brilas la suno.

Venkon mia glavo reflektas
ĝia ŝtalo nobla estas
ne batali plu ni revas
rev´ ne efektiveblas.


Arbaro Rafael Milhomem

Nuntempe oni vidas la birdojn flugantajn en la ĉielo,
oni vidas la bestojn kuŝantajn sur nia nobla tero .
la dolĉajn kaj mildajn aromojn de diversaj floroj ni flaras.
Ho! Kia granda ĝojo! la arbaro renaskiĝas.

La rivero kun sia klara akvo serene fluas.
al iama rivero eĉ ne similas,
tute ruĝigita per la malamika sango.
La plorindajn eĥojn mi ankoraŭ aŭdas
Por miaj karuloj, por la estonteco,
mi protektos vin, arbaro.

Heredo De La Post-Milit´
Rafael Milhomem

Kiu vidas tiun ruinon
Tiun senarbarigon
Neniam imagas
Kiel estis bela loko

Pluraj birdoj flugis libere
Brutoj kuŝis sur la greso
Feliĉa mi estis vere
Mi loĝadis en paca ejo

( refreno ) Triste mia animo ploras
Mankas la bonaĵoj de la viv´
Sola ĉi tie mi restas
Heredo de la post-milit´

Karulajn voĉojn mi neniam aŭdis
Sed en liaj mensoj mia mieno loĝas
Sopiro al tempo rezistis
Estas ĉagreno al anim´

Sen hejmo, nek famili´
Tamen, kun freneza dezir´
Mi volas miajn karulojn renkonti
Do mi povas dormi.

( refreno )

Personoj kiujn mi plej ŝatas
Mi timas neniam revidi
Sola ĉi tie mi restas
Heredo de la post-milit´